Malfermu Belulino

Kaj Tiel Plu

Compositor: Xavier Rodon I Morera

Malfermu belulino, baldaŭas matenruĝ'
Al vi mi ne malfermos, ho bela amat'
Al vi mi ne malfermos, ho bela amat'

Preĝadas mia patro, li aŭdos nin
Estingu al li la lumon, tuj dormos li
Estingu al li la lumon, ekkuŝos li

Kudradas la patrino, ŝi aŭdos nin
Ekkaŝu la kudrilon, tuj dormos ŝi
Ekkaŝu la kudrilon, ekkuŝos ŝi

Malfermu belulino, baldaŭas matenruĝ'
Al vi mi ne malfermos, ho bela amat'
Al vi mi ne malfermos, ho bela amat'

©2003- 2024 lyrics.com.br · Aviso Legal · Política de Privacidade · Fale Conosco desenvolvido por Studio Sol Comunicação Digital